Gaston Bachelard

Gaston Bachelard
Persona informo
Gaston Bachelard
Naskiĝo 27-an de junio 1884 (1884-06-27)
en Bar-sur-Aube
Morto 16-an de oktobro 1962 (1962-10-16) (78-jaraĝa)
en 9-a arondismento de Parizo
Tombo Bar-sur-Aube Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Literatura fakultato de Parizo - Doktoro (–1927) Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Gaston Bachelard
Familio
Infanoj Suzanne Bachelard (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo filozofo
employee of a public institution (en) Traduki
matematikisto
fizikisto
universitata instruisto
poeto
verkisto
literaturteoriisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Filozofio de scienco kaj estetiko Redakti la valoron en Wikidata vd
Doktoreca konsilisto Léon Brunschvicg • Abel Rey vd
Verkado
Verkoj Q15978201 ❦
The Psychoanalysis of Fire ❦
Q3202802 ❦
L'expérience de l'espace dans la physique contemporaine vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Gaston BACHELARD [Baŝlar] (naskiĝis la 27-an de junio 1884 en Bar-sur-Aube, mortis la 16-an de oktobro 1962 en Parizo) estis franca filozofo.

Unue poŝt-laboristo li fariĝis instruisto pri Fiziko kaj Kemio en Bar-sur-Aube. En 1922 li sukcesis ekzamenon de "agrégation" pri Filozofio kaj instruis tiun fakon en la Universitato de Dijon antaŭ fariĝi profesoro en la fama Universitato de la Sorbonne en Parizo, ĝis 1954.

Unue epistemologo, li estis interesita de historio kaj kritiko de sciencoj:

La nova scienca spirito (1934) (Le nouvel esprit scientifique)
La konsistigo de la scienca spirito (1938) (La formation de l'esprit scientifique)
La filozofio de la neo (1940) (La philosophie du non)
La racionalista agado de la nuna fiziko (1951) (L 'activité rationaliste de la physique contemporaine)

Li poste interesiĝis pri la poezia imago kaj la revoj rilataj al la fizika medio:

La psikanalizo de la fajro (1938) (La psychanalyse du feu)
La akvo kaj la revoj (1942) (L'eau et les rêves)
La aero kaj la sonĝoj (1943) (L'air et les songes)
La tero kaj la revaĵoj de kvieto (1946) (La terre et les rêveries du repos)
La tero kaj la revaĵoj de volo (1948) (La terre et les rêveries de la volonté (1948)

Lia lasta libro estis aŭtobiografio:

La flamo de kandelo (1961) (La Flamme d'une chandelle)


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search